Union Jack

La Union Jack, ankaŭ nomata la Union Flag, estas la nacia flago de la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Nord-Irlando, kaj estis uzata en la tuta Brita Regno. La flago konservas oficialan kaj duon-oficialan statuson en multaj landoj de la Brita Regnaro.

La hodiaŭa formo de la flago datiĝas de 1801, kiam la kronoj de Britio kaj Irlando unuiĝis, kaj ekestis la Unuiĝinta Reĝolando.

La ĝustaj proporcioj de la flago estas 3:5 aŭ 1:2, kvankam la brita mararmeo uzas la proporciojn 1:2.

La flago ne estas simetria. La larĝa blanka strio (de la andrea kruco) estu super la oblikva ruĝa strio (de la patrika kruco) (je la flanko de la masto). Ĉi tio gravas kiam la flago estas renverse pendata kiel alarmsignalo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search